The Esperanto Teacher: A Simple Course for Non-Grammarians - Part 27
Library

Part 27

"Sed, amiko," demandis la vilagxanoj, "rakontu kiamaniere vi atingis tion."

"Nu, tre simple," li diris. "Iun matenon mi sendis al la najbaro tri aux kvar ovojn, dirante, ke liaj kokinoj demetis ilin en mia gxardeno. Jam la sekvintan tagon li komencis konstrui la barilon. Tio estas cxiam pli malkara, ol doni okupadon al la advokatoj."

El "Tutmonda Anekdotaro".

Peti - to beg; limo - boundary; paliso - palings; vagi - to wander; alvoki - to invoke; sxajne - apparently; subite - suddenly; kvieta - quiet; advokato - lawyer.

JUPITERO KAJ CXEVALO.

-- Patro de l' bestoj kaj de l' h.o.m.oj!--diris cxevalo, proksimigxante al la trono de Jupitero--oni diras, ke mi estas unu el la plej belaj bestoj; mi mem kredas tion, tamen sxajnas al mi, ke multon en mi oni devus plibonigi.

-- Kion laux via opinio oni povus plibonigi en vi? Parolu, mi estas preta lerni de vi--diris Jupitero ridetante.

-- Eble mi kurus ankoraux pli rapide, se miaj piedoj estus pli longaj kaj pli maldikaj; longa cigna kolo ornamus miri; pli largxa brusto pligrandigus miajn fortojn; kaj cxar vi destinis min por porti vian favoratan, h.o.m.on, vi povus sur mian dorson meti pretan selon.

-- Bone--diris Jupitero--atendu momenton!--kaj li kreis kamelon.

Ekvidinte la novan beston, la cxevalo ektremis de l' timo kaj abomeno.

-- Jen la altaj piedoj, kiajn vi deziris--diris Jupitero--jen la longa cigna kolo, largxa brusto kaj preta selo. Cxu vi deziras, ke mi tiel aliformigu vin?

El "Unua Legolibro" de Kabe.

Trono - throne; sxajni - to seem; preta - ready; cigno - swan; ornami - to ornament; brusto - chest; destini - to destine, appoint; selo - saddle; tremi - to tremble; abomeno - disgust.

LA HOMA KORPO KAJ LA SENTOJ.

El "Serba Esperantisto."

Petu Johanon, ke li alproksimigxu, ke li pasxu al vi, por ke vi observu la trajtojn de lia vizagxo.

Lia frunto estas alta kun brune blondaj haroj, liaj vangoj estas rondaj, lian mentonon kovras dika barbo, kiu kasxas la gorgxon.

Johanino jam faris longan marsxon, sxi jxus haltis: sxi spiras forte, sxia kolo sin strecxas, sxia brusto sin etendas, kaj skuigxas sxiaj flankoj; sxia koro forte batas, sxia sango rapide kuras en la arterioj kaj vejnoj; sxia hauxto farigxis brula.

Sxi sxajnas laca ne nur muskole, sed nerve kaj cerbe. Diru al sxi, ke sxi ripozu kaj ne restu stare, ke sxi sidigu sin.

Nun sxi sidas: sxi pene klinas siajn krurojn; sxi povas movi nek la genuojn nek la piedojn; ecx la brakoj rigide pendas de la sxultroj; sxi ne plu turnas la kapon: sxi tuj ekdormos.

Mi kusxis sur la tero mem: tiam la dorso, la ventro, la membroj, ecx la ostoj iom suferis.

Okulo blinda ne vidas lumon, orelo surda ne auxdas sonojn, busxo muta ne diras vortojn, koro fermita ne gxuas amon.

Tiu cxi frukto, antauxe acida, estas nun matura: la nazo flaras gxian odoron agrablan, la mano esploras gxian glatan sxelon, baldaux la dentoj mordos gxian molan karnon kaj la lango gustumos gxian dolcxan sukon.

Momenta silentu, vi faros plezuron al mi, kaj mia kapdoloro malaperos.

Trajto - feature; frunto - forehead; bruna - brown; vango - cheek; mentono - chin; barbo - beard; gorgxo - throat; etendi - to extend, to stretch out; skui - to shake; sango - blood; arterio - artery; vejno - vein; hauxto - skin; muskolo - muscle; nervo - nerve; cerbo - brain; kruro - leg; ventro - belly; membra - limb, member; osto - bone; gxui - to enjoy; esplori - to examine; glata - smooth; sxelo - rind, bark; karno - flesh; suko - juice.

ANTAUXFABELO El Fabeloj al Helenjo.

El "Rusaj Rakontoj".

Baju, baju, baju!...

Unu okuleto de Helenjo dormas, alia rigardas; unu oreleto de Helenjo dormas, alia auxskultas.

Dormu, Helenjo, dormu, belulino; kaj pacxjo rakontos fabelojn. Kredeble, cxiuj estas tie cxi: kato, kaj vilagxa hundo, griza museto, kaj grileto sub la forno, makulkolora sturno en kagxo, kaj malpacema koko.

Dormu, Helenjo,--tuj la fabelo komencigxos. Jen la alta luno jam rigardas en la fenestron; jen straba leporo, kiu lame forkuras; jen lupaj okuloj, kiuj eklumigxas per flavaj fajretoj. Alflugas maljuna pasero al la fenestro, frapas per la beko sur vitron kaj demandas: "Cxu baldaux?" Cxiuj estas cxi tie, cxiuj kolektigxis; kaj cxiuj atendas la fabelon al Helenjo.

Unu okuleto de Helenjo dormas, alia rigardas, unu oreleto de Helenjo dormas, alia auxskultas.